x[BALDAŬ EN ESPERANTO — EBLE EN JULIO. Jam disponebla en la angla, hispana kaj itala.]
En sia eseo La Roma Respubliko (2026), Julio Majnardo (Giulio Mainardi) proponas transformi la Eŭropan Union en novan Romion, por unuigi ĉiujn naciojn en tutmondan federacion.
La koncepto mallonge. La mondo alfrontas defiojn similajn al tiuj de la pasinteco, kaj ankaŭ novajn defiojn, kiuj kunportas grandajn riskojn; eĉ la riskon de la memdetruo de la homa raso. La unuiĝo de la homaj socioj estas paŝo, kiu ŝajnas necesa por la komuna bono, kaj ni devas komenci fari konkretajn paŝojn al tiu celo.
La Eŭropa Unio estas bonega ekzemplo de tio, kion ni ŝatus vidi por la tuta mondo: demokratia federacia projekto, kiu celas krei pli altan unuecon, samtempe konservante kaj protektante naciajn identecojn, kiuj estas fonto de riĉeco kaj beleco.
La EU, tamen, havas konkretajn problemojn: la federacio estas nekompleta, kaj tial misfunkcia, malforta, kaj predaĵo de eksteraj potencoj; ĝi trudas al si tro mallarĝan geografian limon, kiu eĉ ne etendiĝas al la tuto de la «kultura Eŭropo»; ĝin malfortigas malalloga stilo, kiu ŝajnas malkonektita de la historio.
Ĉiuj ĉi tiuj problemoj povas esti solvitaj per la transformo de la Eŭropa Unio en novan Roman Respublikon. Tiel farante, la idealo de supernacia unueco enradikiĝas en gloran realon, kiu parolas al la koro kaj al la menso de la homo; ĝi nature malfermiĝas al ĉiuj nacioj de la planedo, sen perdi sian identecon; ĝi inspiras, donante la forton alfronti ĉi tiun grandan defion; ĝi memorigas nin, ke la valoro de socio devenas de la valoro de ĝiaj civitanoj, alvokante al individua agado.
La libro haveblas kaj en presita kaj en elektronika formatoj, kaj en diversaj lingvoj.